Geedzeco
En ĉi tiu kategorio estas 218 tekstaj ŝercoj.
„Sinjoro advokato, mi volus divorci, sed diskrete.“
„Kion vi celas?“
„Nu, por ke mia edzino pri tio ne eksciu!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Dum tri tagoj mi ne povis dormi pro tusado de mia edzino.“
„Do alvoku kuraciston!“
„Nenecesas. Mi forveturos por 19 tagoj por deĵorvojaĝo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Malicemo estas, kiam edzino kredencas al vi bieran fromaĝon, vinajn kolbasojn kaj glason da mineralakvo.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino al la edzo: „Ordiĝu iom!“
La edzo: „Kial, ĉu vi iun atendas, aŭ ni ien iros?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino al la edzo: „Antaŭ vi mi havis ok adorantojn kaj ĉiuj estis pli saĝaj ol vi.“
„Ili ankaŭ pruvis tion.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Demandas onklino sian tridekjaran nevon: „Ĉu vi ne pripensas geedzecon?“
„Ja mi pripensas, se mi ne pripensus, jam delonge mi estus edziĝinta.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino dum balo al sia edzo: „Ĉu vi deziras finfine peti min pri danco?“
La edzo: „Memkompreneble, ja mi ne estas ĉi tie nur por amuziĝi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kara, ĉu vi dezirus edziniĝi al mi?“
„Jam dufoje mi diris, ke ne.“
„Ho, pardonu min, ĉu tio estis vi?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Revenas edzo hejmen kaj demandas: „Kion vi kuiris por tagmanĝo? Mi malsatas kiel lupo.“
„Mi fakte ne scias. Forgluiĝis glumarko de konzervaĵo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino: „Dum la tuta vivo mi nur kuiras, rostas, fritas por vi kaj kion mi mem havas de tio?“
„Vi nenion, sed mi stomakulcerojn.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto