Post geedziĝnokto novgeedzoj vekiĝas. Ŝi demandas: „Kion mi kuiru al vi okaze de nia unua kuna tagmanĝo?“
Li: „Kuiru, kion vi deziras, nur ne eskalopon. Ja tiun mi ŝatas plej multe.“
Edzo trovis edzinon en tikla situacio kaj koleriĝas. La edzino trankviligas lin: „Ne insultu, vinon hieraŭ vi fortrinkis, cigaredojn forportis, kafo plu ne estas, do kion mi povis oferti al la vizitanto?“
Koleras iu viro: „Neniam ekzistis, ekzistas kaj ekzistos viro, kiu ne interdisputis kun sia bopatrino.“
Patrino de lia edzino: „Tamen ekzistis - Adamo!“
Geedziĝa nokto. Edzo demandas la edzinon:
„Pri kio vi pensas?“
La novedzino: „Pri tio, pri kio vi, karulo.“
„Ĉu vere?, do mi iros al fridujo por la biero.“