Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 221 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 714

Li estas atentinda homo. Eĉ en la geedzeco li ne perdis bonhumoron.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 715

„Ŝajnas al mi, ke mia edzino estas lastatempe iel malatentema.“
„Tio estas interesa, al mi tiel tute ne ŝajnas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 716

„Mia filino estas tute kiel mi.“
„Ĉu ŝi planas edziniĝi ankaŭ neplenaĝa?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 717

Juna edzino al la edzo:
„Se mi ankoraŭfoje sonĝos ke vi kisas fremdan inon, mi divorcos kun vi!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 718

Oni demandis novedzon: „Kia estis la geedziĝa nokto?“
„Terura. Mi forveturigis mian edzinon en akuŝejon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 719

„Pro kio vi lastatempe plej multe ĝojis?“
„Ke mia najbaro ankaŭ edziĝis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 720

Amiko demandas amikon: „Kio nova?“
„Mia edzino kokras min.“
„Sed mi demandis, kio estas nova.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 721

Demandas terkulturisto la alian: „Kiel vi estas ĉi jare kontenta pri abeloj?“
„Tre bone.“
„Ĉu ili amasigis multe da mielo?“
„Ne, sed jam kvinfoje ili pikis mian bopatrinon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 706

Plendas iu fraŭlino: „Tio estas terure, ĉiam, kiam mi deziras edziniĝi pro amo, mi konstatas, ke mia elektito estas tute senmona.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 707

„Kiam vi ekkonis vian edzinon?“
„Bedaŭrinde nur post kiam mi edziĝis kun ŝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco