Ĉefpaĝo » Kategorioj » Geedzeco
Geedzeco
En ĉi tiu kategorio estas 220 tekstaj ŝercoj.
Iam havis infanoj pli multe da gefratoj. Nuntempe ili havas pli multe da patroj.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kial vi eksedziĝis kun via edzino?“
„Kaj kun kiu alia mi eksedziĝu?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Patrino al la filino, kiu antaŭ du monatoj edziniĝis: „Kia estas via edzo?“
„Scivolemega. Ĉiam, kiam mi kuiras, li volas scii, kio tio estas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Pri la una amo oni havas malbonajn rememorojn, precipe tiam, kiam oni eĉ kun ĝi edziĝis.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Patro al la filino: „Vi freneziĝis. Nia aŭtomobilo disfalas, tra tegmento pluvas, fridujo ne funkcias, stuko forfalas kaj vi deziras edziniĝi kun poeto!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Inter amikinoj: „Mi ĝojas, ke la edzon elektis al mi miaj gepatroj. Almenaŭ ili ne povas fari al mi riproĉojn.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Patro al siaj idoj: „Manjo, estas tempo, ke vi jam edziniĝu. Kaj Joĉjo, mi esperas, ke vi ne estos tiel stulta, ke vi edziĝos.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Mia edzino estas kiel neĝplago.“
„???“
„Ĉiam ŝi surprizas min, kiam mi tion malplej atendas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Sinjoro N. rakontas al amikoj: „Mi ne volas fanfaroni, sed mia edzino estis ĉiam laborema. Jam dum edziĝonokto ŝi trikis al mi trikveŝton.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Post geedza kverelo diras la edzino paciĝeme: „Konfesu, karulo, ke ni kulpas ambaŭ. Ĉefe vi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto