Geedzeco
En ĉi tiu kategorio estas 221 tekstaj ŝercoj.
„Kara, ĉu vi dezirus edziniĝi al mi?“
„Jam dufoje mi diris, ke ne.“
„Ho, pardonu min, ĉu tio estis vi?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Revenas edzo hejmen kaj demandas: „Kion vi kuiris por tagmanĝo? Mi malsatas kiel lupo.“
„Mi fakte ne scias. Forgluiĝis glumarko de konzervaĵo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino: „Dum la tuta vivo mi nur kuiras, rostas, fritas por vi kaj kion mi mem havas de tio?“
„Vi nenion, sed mi stomakulcerojn.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Riproĉas la edzino al edzo: „Kial vi donis al vestgardistino dudek kronojn?“
„Rigardu, kian mantelon ŝi donis al mi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Virinmodelo en ateliero: „Mia edzo estas tia avarulo, ke mi jam havas preskaŭ nenion por malvesti.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino: „Mi ne scias, kial vi elpensas daŭre tiom da mensogoj.“
Edzo: „Ĉar daŭre vi demandas min ion.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino: „Ĉi nokte mi sonĝis teruran sonĝon. Mi kantis kaj...“
La edzo: „Tio estis vere terura.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kiu ne pravas kaj cedas, estas saĝa. Kiu cedas kaj pravas, estas edziĝinta.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kuracisto al mi rekomendas vojaĝi, Johano. Kien ni iros?“
„Al alia kuracisto, karulino.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Inter franduloj: „Kio plej multe bongustas al vi?“
„Matenmanĝo ĉe fremda virino.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto