Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 222 ŝercoj.

Ŝerco 772

„Tiom da paroloj, ke forflugis via kanario! Kion vi dirus, se mi forkurus de vi?“
„Kaj ĉu vi estis jam trifoje honorigita en ekspozicio?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 773

Revenis edzino al sia edzo post iom da tempo kaj demandas: „Ĉu vi povas pardoni al mi, ke mi foriris de vi kun alia?“
„Tion jes, sed neniam mi pardonos al vi, ke vi revenis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 774

Telefonas filino al la patro: „Kion mi faru, mia edzo estas al mi malfidela.“
La patro: „Telefonu vespere, la patrino havas pri tio pli grandan sperton.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 775

„Kio estas ĉefa malavantaĝo de poligamio?“
„Bopatrinoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 776

Novedzo du semajnojn post geedziĝfesto: „La edzino estas rilate al mi tre dolĉa, sed ĉiun manĝon ŝi trosaligas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 777

„Ĉu vi kredas, ke ekzistas ĉiopova forto?“
„Memkompreneble, ja mi edziĝis al ŝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 755

Inter najbarinoj: „Mia edzo foje diras eĉ nek unu vorton dum la tuta tago. Do mi ne scias, ĉu li havas nenion por diri al mi, aŭ li devas ion prisilenti.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 756

„Ĉu povas esti io malpli bona ol tro frua edziĝo?“
„Jes, malfrua eksedziĝo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 757

„Ĉi-jare mi havis belegan libertempon.“
„Ĉu vi pasis ĝin ĉe la maro?“
„Mi ne, sed la edzino kaj la bopatrino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 758

Patrino instruas la filinon, kiu estas ekde nelonge edziniĝinta: „Kun la edzo tro ne diskutu. Tuj komencu plori.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco