Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 222 ŝercoj.

Ŝerco 723

Iras du kolegoj el oficejo kune, subite unu trenas la duan en trairejon kaj time diras: „Ni devas kaŝi nin, sur la kontraŭa trotuaro staras mia edzino kun mia amatino kaj babilas.“
Lia kolego ekrigardas el al trairejo kaj diras: „Kion vi vidas, tie staras mia edzino kun mia amatino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 724

Knabino, rekontante pri vespero ĉe sia amanto, konfidas al amikino:
„Mi ja sciis, ke mi ne devus konatiĝi kun lia familio. Lia edzino faris skandalon!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 725

„Ĉu vi do fine ne edziĝos je fraŭlino Terezio? Ŝi estas ja riĉa, kaj ankaŭ ne malbela.“
„Nu jes, sed ŝia pasinteco...“
„Mi certigas vin, ke ŝia estinteco estas senmakula kaj pura.“
„Ho amiko, tion ĉi mi kredas, sed ĝi estas tre longa...“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 726

Edzino revenis hejmen post novjara vizito de siaj gepatroj kaj demandas: „Kiel ĉi tie aperis tiu amaso da malplenaj boteloj?“
Edzo: „Mi ne scias, dum mia vivo mi aĉetis neniun malplenan botelon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 727

„Kial vi kun edzo ĉiam antaŭ Kristnasko tiel terure kverelas?“
„Li devas ĉiam bati tapiŝon kaj kiam li estas kolerigita, li batas pli forte.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 728

Fieras najbarino: „Mi dekutimigis mian edzon mordi siajn ungojn.“
„Kiel?“
„Mi kaŝis liajn dentojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 729

Edzino al la edzo: „Kion vi aĉetis al nia filino por la naskiĝtago?“
„Kompaktdiskon.“
„Ĉu tio ne estas iom malmulte?“
„Ja tie ludas sesdek muzikistoj!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 730

Ĉe krucenigmo: „Ĉu vi scias, kio ĝi estas? Ĝi vivas kun mastro, bojas kaj la vorto konsistas el kvin literoj.“
„Se ĝi estus el ses literoj, do tio estus mia edzino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 731

Ŝi flustras tenere: „Kiam ni geedziĝos, mi volas dividi kun vi ĉiujn malfacilaĵojn kaj suferojn.“
„Sed mi havas neniujn malfacilaĵojn.“
„Ja mi diras – kiam ni geedziĝos.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 732

Inter amikinoj: „Verŝajne mi eksedziĝos, Karlo ne plenumas la edzajn devojn.“
„Ĉu tia bela, forta viro? Almenaŭ taskigu lin gladi tolaĵojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco