Pirotekniko estas unu afero, parotekniko estas alia. Sed la difino de l' unua validas ankaŭ por la dua:
"Arto prepari artfajraĵojn. Scienco pri eksplodaĵoj." (PIV).
Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!
-Karulino, ĉu vi iros kun mia al la sportumejo?
-Vi do pensas, ke mi estas tro dika?
-Bone, se vi ne volas...
-Do ankaŭ pigra?
-Trankviliĝu.
-Ĉu vi do opinias min histeria?
-Vidu, pri tio ne temas.
-Kaj kial do vi volas nepre iri sola?
Geedzoj sidas sur la sofo, li trinkas bieron, ili televidas.
Subite li diras: "Mi amas vin!"
Ŝi: "Ĉu tion diris vi, aŭ parolas el vi la biero?"
Li: "Ne, tion mi diris al la biero."