Geedzeco
En ĉi tiu kategorio estas 224 ŝercoj.
Patro al siaj idoj: „Manjo, estas tempo, ke vi jam edziniĝu. Kaj Joĉjo, mi esperas, ke vi ne estos tiel stulta, ke vi edziĝos.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Mia edzino estas kiel neĝplago.“
„???“
„Ĉiam ŝi surprizas min, kiam mi tion malplej atendas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Sinjoro N. rakontas al amikoj: „Mi ne volas fanfaroni, sed mia edzino estis ĉiam laborema. Jam dum edziĝonokto ŝi trikis al mi trikveŝton.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Post geedza kverelo diras la edzino paciĝeme: „Konfesu, karulo, ke ni kulpas ambaŭ. Ĉefe vi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kiam vi havas pli longtempe deŝiritan butonon, edziĝu aŭ eksedziĝu.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino antaŭ la spegulo: „Beleco de virino estas potenca armilo.“
La edzo: „Jes, sed de kie mi daŭre prenu monon por armado?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Plej belaj vortoj de edzino: „Tagmanĝo estas sur la tablo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino al la edzo ĉe fino de kverelo: „Do diru al mi, kial vi edziĝis al mi?“
„Ĉar mi ĉiam estis miopega.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Novedzo: „Ni estas kune nur la unuan tagon kaj jam vi kverelas kun mi.“
„Tiun tagon mi atendis tri jarojn.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino al la edzo: „Kion vi farus, se forkaptus min alia viro?“
„Neniam mi forgesus vin.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto