Ĉefpaĝo » Kategorioj » Geedzeco
Geedzeco
En ĉi tiu kategorio estas 224 ŝercoj.
„Kion diris al vi edzino, kiam vi venis hejmen nur matene?“
„Mi ne scias precize, ĉar kiam mi estis foriranta en la laboron, ŝi ankoraŭ parolis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino al la edzo: „Nun mi iros por kvin minutoj al najbarino, ne forgesu ĉiun duonhoron turni viandon en la bakujo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kiel vi fartis dum geedziĝ-festo?“
„Malbone. Ni estis dektri ĉe la tablo.“
„Eble ja vi ne estu tiom superstiĉa.“
„Mi ne estas, sed ja manĝo estis nur por dek.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzo: „Morgaŭ mi aĉetos skiojn kaj ni iros dimanĉe en montaron.“
Edzino: „Vi ĝojigis min. Sed tiujn skiojn ne aĉetu, ni prefere iru per aŭtobuso.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Laŭdire vi ekkonis vian edzinon dum libertempo.“
„Ne, tie mi edziĝis, vere mi ekkonis ŝin nur hejme.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Karulo, kion vi dezirus se faladus stelo?“
„Ke ĝi ne trafu min!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Sinjoro advokato, mi volus divorci, sed diskrete.“
„Kion vi celas?“
„Nu, por ke mia edzino pri tio ne eksciu!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Dum tri tagoj mi ne povis dormi pro tusado de mia edzino.“
„Do alvoku kuraciston!“
„Nenecesas. Mi forveturos por 19 tagoj por deĵorvojaĝo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Malicemo estas, kiam edzino kredencas al vi bieran fromaĝon, vinajn kolbasojn kaj glason da mineralakvo.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino al la edzo: „Ordiĝu iom!“
La edzo: „Kial, ĉu vi iun atendas, aŭ ni ien iros?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto