Ĉefpaĝo » Kategorioj » Infanoj
Infanoj
En ĉi tiu kategorio estas 163 tekstaj ŝercoj.
Demandas patrino la filon: „De kie vi havas tiujn belegajn rozojn?“
„De sinjoro Novák.“
„Ĉu li scias pri tio?
„Memkompreneble, li kuris post mi trans tri stratoj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Panjo, iu viro surstrate diris al mi, ke li estas mia patro.“
„Tion povus diri ĉiu.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Sinjorino demandas terure malpuran knabon: „Ĉu hejme vi ne lavas vin?“
Knabo: „Kial? Ni ekkonas nin laŭ voĉo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabeto respekte salutas fianĉon de sia pli aĝa fratino. Tiu demandas: „Ĉu vi konas min?“
„Jes, vi estas tiu pasero en la mano.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Demando de patrino: „Mi havas dekkvinjaran filinon. Kiel mi klarigu al ŝi iujn aferojn pri sekso?“
„Ŝajniĝu, ke vi scias minimume tiom, kiom ŝi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Marko, paĉjo hodiaŭ diris al mi, ke ni devenas de simioj. Ĉu tio povas esti vero?“
„Mi ne zorgas pri viaj familiaj rilatoj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabeto al la patrino: „Tio estas maljusta, patron vi lasas trankvile dormi ĉe televidilo kaj min, kiu volonte rigardus, vi pelas en liton.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En gastejo mendas knabeto bieron. Kelnero miras: „Ĉu vi trinkas bieron?“
„Ne, sed por fruktsuko mankas al mi unu krono.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Iras patrino tra parko kaj vidas, ke ŝia deksesjara filino ĉikaŭbrakas iun junulon. Ekvokas je ŝi: „Tuj lasu tiun fraŭlon!“
„Mi ne forlasos, mi vidis lin unua!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Miras tabak-vendisto: „Ĉu tiom da cigaredoj vi aĉetas por via patro?“
Knabo: „Ne, tio estas por nia tuta klaso.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto