Ĉefpaĝo » Kategorioj » Infanoj
Infanoj
En ĉi tiu kategorio estas 163 tekstaj ŝercoj.
„Panjo, kiu estas filmstelo?“
„Aktorino.“
„Kaj ĉu aktoro estas filmluno?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Super infanĉareto: „Tio estas belegaj ĝemeloj. Ĉu estas ambaŭ knabetoj?“
„Nur tiu dekstra, tiu maldekstra estas melono.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Juna viro interesiĝas en entrepreno pri laborloko.
Estro: „Ni tre volonte dungus vin, sed ĉe ni estas nenio por fari.“
Junulo: „Bonege, tio konvenas al mi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Imagu, nia avino forveturis je libertempo kaj niajn infanojn lasis je nia zorgo!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabeto ne volas obei la patrinon kaj lia patro diras al li: „Mi estas pli aĝa ol vi kaj vian patrinon mi obeas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Diras maljunulo en emeritdomo: „Mi dezirus vivi ankoraŭ dudek jarojn.“
„Kial?“
„Mi dezirus ĝisatendi, kiam mia nepo alveturigos ĉi tien mian filon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabeto ĉe tablo kolere: „Kial ĉiuj manĝoj, kiuj al mi ne bongustas, estas sanaj?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabeto plendas al amiko: „Mia patrino krias je mi kvazaŭ mi estus ŝia edzo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabo demandas: „Onklo, ĉu vi estas edziĝinta?
„Ne.“
„Kaj kiu diras al vi, kion vi faru?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kial ne sufiĉas al vi mono por mastrumaĵo?“
„Stariĝu sur la pesilon kaj ekvidos.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto