Kiel birdo Patrino demandas Joĉjon: - Kiel vi ludis hodiaŭ? - Mi imitis birdon. - Vi kantis aŭ kvivitis? - Mi manĝis vermojn.
Poŝmono Interparolas filo kun patro: - Paĉjo, ŝajnas, ke mi devas viziti okuliston. - Kial? - Ĉar mi ekde longe ne vidis poŝmonon, kiun vi promesis al mi.
Arboj Interparolas filo kaj patro. - Paĉjo, kio estas drinkulo? - Ĉu vi vidas tiujn kvar arbojn? Drinkulo vidas ok. - Sed paĉjo, tie estas nur du arboj.
Ĉantaĝo Joĉjo demandas patrinon: - Ĉu eblas, ke 10-jara knabino iĝos graveda? - Kutime ne. - Ho, mi sciis, ke ŝi ĉantaĝas min.