Ĉefpaĝo » Kategorioj » Infanoj
Infanoj
En ĉi tiu kategorio estas 164 tekstaj ŝercoj.
Patrino al la fileto: „Kial vi havas tiel malpurajn manojn?“
„Vi ja ordonis al mi, ke mi frotegu mian kolon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Panjo, tiu gulaŝo ne bongustas al mi.“
„Nur silentu kaj manĝu, post dudek jaroj vi parolos al via edzino, kiel eminenta kuiristino mi estis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Revenas patro el laborejo kaj domzorgisto raportas: „Via filo rompis fenestron.“
La patro venis en loĝejon kaj diras al filo: „Diru nenion, ĉion mi scias.“
„Bone, do diru al mi, kiam oni kronis Karolon la Kvaran imperiestro?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Patro al sia sesjara filo: „Kiomfoje mi jam diris al vi, ke vi ne ludu kun alumetoj?“
„Mi ne ludis, mi bezonis ekbruligi cigaredon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Sinjoro demandas antaŭ domo knabineton: „Ĉu loĝas en tiu ĉi domo sinjoro Birdo?“
„Jes, en la kvara etaĝo, kaj li nomiĝas sinjoro Fringo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Beata, ĉu jam kuras via frateto?“
„Ne... Sed piedojn li jam havas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Patrino: „Nun bele dormu, Peĉjo, kaj se vi nokte vekiĝus, voku –panjo– kaj la paĉjo tuj venos.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Paĉjo, kion oni havis, kiam ankoraŭ ne estis televido?“
„Sanktan trankvilon, fileto.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Paĉjo, kie situas Bermuda triangulo?“
„Vi devas demandi la panjon. Ŝi ordigas ĉion.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Sinjoro N. koleras je sia filo: „Ĉu vi ne povis diri, ke vi ekzercas violonludi? Jam duonhoron mi oleas hinĝojn.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto