Infanoj
En ĉi tiu kategorio estas 164 tekstaj ŝercoj.
„Franĉjo, kiam vi jam finfine komencos manĝi per manĝilaro?“
„En kiun manon mi poste ekprenus tranĉaĵon?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabineto diras al sia frateto: „Mi preferus esti knabo ol knabino.“
„Do vi plendas malfrue! La patrino antaŭ nelonge finkudris por vi jupon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Julia, vi devas jam lerni dormi sola! Ja vi jam estas sufiĉe aĝa.“
„Nu, panjo, vi estas eĉ pli aĝa kaj daŭre dormas kun paĉjo!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Ĉu via filo pripensas estontecon?“
„Daŭre. Ĉion li prokrastas por alia tago.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabeto demandas la patron: „Kiam mi jam scipovas paroli, kion mi lernu nun?“
„Silenti, knabeto“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Patrino demandas sian malsanan filon: „Kie somere vi malvarmumis tiel terure?“
„Mi ne scias, verŝajne nokte, mi sonĝis, ke mi konstruas neĝulon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Franĉjo, kio plaĉis al vi plej multe en zooĝardeno?“
„La unua pavilono apud enirejo.“
„Kion oni havis tie?“
„Kolbasetojn kaj limonadon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Eduko estas eksperimento fari el mia infano ion alian ol estas mi.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabeto: „Mi ludas jam la duan violonĉelon. La unuan disrompis mia patro.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Pluvas. Antaŭ kabano sidas patro kun filo kaj demandas lin: „Ĉu vi scias, kiel estiĝas pluvo?“
„Mi scias, pluvnubo ne plu povas elteni tion.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto