Joĉjo vane petas patrinon, ke ŝi donu al li monon por kinejo. „Panjo, kiam vi donos al mi monon, mi diros al vi ion interesan pri paĉjo.“
„Bone, jen mono. Kio estas kun paĉjo?“
„Li faras kun nia najbarino la samon, kiel vi kun nia najbaro.“
Patrino revenis hejmen kaj demandas la filon:
„Kia krio estas en al apuda ĉambro?“
La filo: „Avo klarigas al la patro, kiel ĝuste plenumi mian hejmtaskon.“
Juna viro interesiĝas en entrepreno pri laborloko.
Estro: „Ni tre volonte dungus vin, sed ĉe ni estas nenio por fari.“
Junulo: „Bonege, tio konvenas al mi.“