Ĉefpaĝo » Kategorioj » Infanoj
Infanoj
En ĉi tiu kategorio estas 181 ŝercoj.
Patrino demandas sian malsanan filon: „Kie somere vi malvarmumis tiel terure?“
„Mi ne scias, verŝajne nokte, mi sonĝis, ke mi konstruas neĝulon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Franĉjo, kio plaĉis al vi plej multe en zooĝardeno?“
„La unua pavilono apud enirejo.“
„Kion oni havis tie?“
„Kolbasetojn kaj limonadon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Eduko estas eksperimento fari el mia infano ion alian ol estas mi.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabeto: „Mi ludas jam la duan violonĉelon. La unuan disrompis mia patro.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Pluvas. Antaŭ kabano sidas patro kun filo kaj demandas lin: „Ĉu vi scias, kiel estiĝas pluvo?“
„Mi scias, pluvnubo ne plu povas elteni tion.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Patro revenas hejmen el laborejo. En antaŭĉambro diras al li la filo: „La patrino estos surprizita, antaŭ duonhoro ŝi ektelefonis al vi en oficejon kaj daŭre ŝi parolas kun vi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Plenkreskanta filo al la patro: „Kiom perlaboru edziĝinta homo?“
„Minimume trioble pli multe.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Sinjorino demandas surstrate knabeton: „Kial vi ploras?“
„Ni havas por tagmanĝo tranĉaĵojn kun terpoma kaĉo.“
„Ĉu vi ne ŝatas ĝin?“
„Mi ŝatas ĝin, sed mi ne povas trovi la vojon hejmen.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Plendas viro: „Oni konstante havigadu ion por infanoj. Pasintsemajne tio estis skioj, hodiaŭ lambastonoj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Plendas juna patrino: „Fileto laŭdire ludos kun konstruludaĵo, nur kiam li ricevos kvindek kronojn po horo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto