Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 182 ŝercoj.

Ŝerco 882

„Peĉjo, kiun vi amas pli multe, la patron aŭ la patrinon?“
„La patron, tiu ne estas dum la tuta tago hejme.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 883

„Franĉjo, kial vi nomiĝas Novák kaj via patrino Machová?“
„Verŝajne tial, ĉar la patrino edziniĝis kaj mi ne.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 884

Joĉjo vane petas patrinon, ke ŝi donu al li monon por kinejo. „Panjo, kiam vi donos al mi monon, mi diros al vi ion interesan pri paĉjo.“
„Bone, jen mono. Kio estas kun paĉjo?“
„Li faras kun nia najbarino la samon, kiel vi kun nia najbaro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 885

„Panjo, ĉu estas vero, ke cikonioj forflugas por travintri en varmaj teritorioj?“
„Jes, fileto.“
„Do kiel eblas, ke mi naskiĝis en januaro?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 886

Patrino revenis hejmen kaj demandas la filon:
„Kia krio estas en al apuda ĉambro?“
La filo: „Avo klarigas al la patro, kiel ĝuste plenumi mian hejmtaskon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 865

Demandas filineto la patrinon: „Kial vi tiel frue edziniĝis?“
„Pri tio kulpas vi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 866

Najbarino al knabeto: „Kiel vi akiris frateton?“
„Mi ne scias, la gepatroj ankoraŭ nun pri tio kverelas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 867

„Panjo, kiu estas filmstelo?“
„Aktorino.“
„Kaj ĉu aktoro estas filmluno?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 868

Super infanĉareto: „Tio estas belegaj ĝemeloj. Ĉu estas ambaŭ knabetoj?“
„Nur tiu dekstra, tiu maldekstra estas melono.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 869

Juna viro interesiĝas en entrepreno pri laborloko.
Estro: „Ni tre volonte dungus vin, sed ĉe ni estas nenio por fari.“
Junulo: „Bonege, tio konvenas al mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj