Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Krimuloj kaj juĝistoj

En ĉi tiu kategorio estas 52 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 981

„Hodiaŭ matene mi aĉetis ĉe vi pafilon. Ĉu eblus ĝin redoni?“
„Ĉu ĝi ne funkcias?“
„Mi ne scias, sed antaŭ momento mian edzon koliziis aŭto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 982

Telefonas al policejo tremanta voĉo: „Alvenu tuj en gastejon Nigra Kato. Oni ĉi tie mortigis kuiriston.“
Policisto: „Dio mia, kion tiel teruran li povis kuiri?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 983

Ĉe tribunalo: „Akuzitino, kiel eblas, ke via edzo, kiu malfacile iradas kun helpo de bastonoj, povis tiel bati vin?“
„Antaŭe tiujn bastonojn li ne bezonis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 984

Ĉe tribunalo: „Mia edzo konsideras min esti hundo.“
„Ĉu li batas vin?“
„Ne, li deziras, ke mi estu al li fidela.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 985

Sinjorino al policisto: „Oni ŝtelis mian veturilon.“
„Kaj ĉu vi vidis ŝtelistojn?“
„Ne, sed mi notis la numeron de la aŭto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 965

En bankon perforte eniras rabisto kaj ekkrias: „Manojn supren!“ Momenton li atendas kaj poste demandas: „Ĉu vi ĉiuj jam havas la manojn supre? Sen okulvitroj mi vidas malbone.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 966

Ekzekutisto venis al kondamnito: „Ĉu mi povus ekzekuti vin jam hodiaŭ? Mi havos liberan sabaton.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 967

„Kio kaŭzis ke vi estis malliberigita?“
„Fakte malvarmumo. Mi ternis kaj la nokta gardisto en la vendejo vekiĝis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 968

Ĉe tribunalo: „Akuzito, kial vi ne deziras advokaton?“
„Mi decidis, ke ĉi-foje mi parolos veron.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 969

Advokato: „Kial vi deziras eksedziĝi?“
Kliento: „Ĉar ekde la unua tago post la geedziĝo ŝi ĵetas je mi diversajn aĵojn.“
„Kiel longe vi estas edziĝinta?“
„Dek du jarojn.“
„Kaj kial vi deziras eksedziĝi nur nun?“
„Nur antaŭ dek kvar tagoj ŝi komencis trafadi min.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj