Ĉefpaĝo » Kategorioj » Kuracistoj kaj pacientoj
Kuracistoj kaj pacientoj
En ĉi tiu kategorio estas 145 ŝercoj.
Koleras kuracisto: „Ĉu vi scias, ke mi donas konsultojn nur ĝis la kvina?“
Paciento: „Mi scias, sed tiu hundo, kiu mordis min je la kvina kaj tridek minutoj, ne sciis tion.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kial vi aĉetis tiun barometron?“
„Por kontroli, ĉu bone reagas mia reŭmo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Demandas kuracisto pacienton: „Kiel vi dormas?
„En piĵamo, nudpiede kaj en mallumo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Oni diras: „Salo super oro.“ Sed provu alporti al dentisto por denta kroneto anstataŭ oro dek dekagramojn da salo.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Pacientino: „Mi suferas pro memparolo.“
Kuracisto: „Ne gravas, pro tio oni ne mortas.“
Pacientino: „Sed mi ne povas aŭskulti min plu.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Pro kio vi havas sur la kruroj tiujn kontuzaĵojn? Ĉu vi ludas futbalon?
Paciento: „Ne, kartoludojn.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto demandas pacienton, gravan funkciulon: „Ĉu vi parolas dum dormo?“
„Ne, sed ofte mi vidas, ke kiam mi parolas, ekdormas aliaj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto demandas pli aĝan pacientinon: „Kion vi sentas, kiam mi premas ĉi tie?“
„Rememorojn de tiu tempo, kiam mi estis juna.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Sinjoro doktoro, mia edzino estas jam du jarojn konvinkita, ke ŝi estas kokino.“
„Kaj tion vi diras al mi nur nun?“
„Ĉu vi scias, kia manko de ovoj estis pasintjare?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kuracisto diris al mi, ke mi havas altan sangopremon.“
„Kaj ĉu vi havas ankaŭ kapturniĝon?“
„Tion li ne diris al mi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto