Grandaĝa sinjorino kun simpatia filino eniras en kuracistan kabineton.
- Senvestu vin - diras la kuracisto al la junulino.
- Mi estas malsana! - klarigas la sinjorino.
- Pardonu min, sinjorino! Montru vian langon.
La kuracisto klopodas konvinki la pacientinon:
- Se vi ne senvestos vin, mi ne povos ekzameni vin!
- Sed mi hontas, doktoro!
- Mi havas ideon: kiam mi malheligos la ĉambron, vi tuj senvestu vin, ĉu bone?!
- Konsentite! Mi jam senvestis min, sed kien mi metu miajn vestojn se mi nenion vidas?!
- Donu viajn vestojn al mi por ke mi metu ilin apud miaj vestoj!
La kuracisto telefonas al sia paciento:
- Mi havas malbonan kaj malbonegan informon pri vi.
- Unue, diru la malbonegan.
- Vi havas apenaŭ 24 horojn da vivo.
- Ho, ve! Nun, diru la malbonan.
- Hieraŭ, mi telefonis al vi por diri tion, sed via branĉo estis ĉiam okupita!
La kuracisto klarigas al la paciento:
- Bedaŭrinde, vi havas apenaŭ kvin minutojn da vivo!
- Ĉu vere, doktoro?! Do, kion vi povas fari por mi?!
- En kvin minutoj mi sukcesas prepari mioĵon por vi!
La kuracisto klarigas al la viro:
- Bedaŭrinde, el via filo naskiĝis apenaŭ la orelo.
Iom desapontita, la viro respondas:
- Ne gravas! Li estas mia filo kaj mi ĉiam amos lin.
Kiam li prenas tiun orelon surmane, li ekparolas:
- Ho, mia filo! Estu bonvena!
Tiam, la kuracisto interrompas:
- Parolu pli laŭte ĉar li estas iom surda!
La virino plendas al la psikiatro:
- Mia edzo freneziĝis, doktoro!
- Sed, kial vi tiel opinias?
- Ĉar ĉiutage li konversacias kun nia pordo.
- Ĉu vi vidis tion?
- Ne! La propra pordo diris al mi!
Lacigita paciento plendas al psikologo:
- Ekde monatoj mi havas teruran koŝmaron. Mi ĉiam sonĝas, ke iu sekvas min.
- Kaj kia estas via profesio?
- Mi estas montara gvidisto.