Paciento pensis, ke sub lia lito estas monstroj. Post multaj sesio kun sia psikoterapiisto, li rezignis, ĉar ili entute ne helpis. Post iom da tempo la paciento kaj la psikoterapiisto renkontiĝas surstrate:
- Vi eĉ ne imagas, kiel bone mi sentas min. Mi iris al alia terapiisto kaj li kuracis min dum unu sesio.
- Kiel li tion faris?
- Li diris, ke mi devas fortranĉi la piedojn de mia lito.
Paciento estas certa, ke li estas morta. Ĉiuj provoj de psikiatro konvinki lin, ke li plu vivas, restas sensukcesaj. Finfine psikiatro senespere demandas:
- Ĉu en kadavroj cirkulas sango?
- Kompreneble, ke ne.
Psikiatro prenas kudrilon kaj pikas pacieton. Aperas guto de sango.
Psikiatro:
- Kaj kion nun vi diros?
Paciento:
- Mi eraris. En kadavroj cirkulas sango.
Al kuracisto venas zorgemaj gepatroj kaj diras:
- Ni ne povas konvinki nian filon, ke li foriru de sia komputilo.
- Nu, do ni devas lin kuraci.
- Sed kiel?
- Normale. Per knabinoj, cigaredoj, biero...
Venas viro al seksologo:
- Kiam lastatempe vi seksumis?
- Oh, sinjoro doktoro, mi tute ne memoras. Mi telefonos al mia edzino kaj demandos, eble ŝi scias.
La paciento telefonas al la edzino:
- Kara, kiam ni lastatempe seksumis?
- Kaj kiu vokas?