Ĉefpaĝo » Kategorioj » Kuracistoj kaj pacientoj
Kuracistoj kaj pacientoj
En ĉi tiu kategorio estas 146 ŝercoj.
Ĉe dentisto: „Sinjoro doktoro, vi elŝiris ja malĝustan denton.“
„Jes, sed mi estas jam proksime.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Kiel efikas tiuj pulvoroj, kiujn mi preskribis al vi por dormo?“
„Tre bone! La edzino post ili dormas tiel profunde, ke ŝi ne vekiĝas eĉ kiam mi revenas el drinkejo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En sanitara konsultejo plenigas flegistino karton por pacientino: „Ĉu edziniĝinta?“
„Jes, duoble.“
„Ĉu vi havas infanojn?“
„Jes, ses. Du kun la unua edzo, du kun la dua kaj du mi mem sola.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Dentisto: „Vi ja scias, ke mi boras sendolore. Sed homoj alkutimiĝis ĉe dentisto krii.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Sinjoro doktoro, mi sonĝas konstante pri futbalo.“
„Ĉu pri io alia, ekzemple pri virinoj, vi ne sonĝas?“
„Ne, oni povus dume enpafi golon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto al paciento, kiu en diagnozejo malvestas sin: „Banu vin pli ofte.“
„Mi banas min ĉiun duan tagon.“
„Do ŝanĝu jam la akvon!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En apoteko: „Vendu al mi arsenon. Tio estas por mia bopatrino.“
„Ĉu vi havas recepton?“
„Ne, sed ŝian foton.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Nove alvenantan animon en ĉielon oni demandas: „Ĉu kuracisto?“
„Jes.“
„Do iru en tiun pordon, kie estas surskibo LIVERANTOJ.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Juna anhelanta virino haltigas taksion: „En hospitalon!“
Ŝoforo rapidege ekas. Virino atentigas lin: „Vi ne devas hasti, mi estas tie flegistino.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Vi povas esti kontenta, vi havas feran sanon.“
Pacientino: „Do tial mi tiom pezas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto