Ĉefpaĝo » Kategorioj » Kuracistoj kaj pacientoj
Kuracistoj kaj pacientoj
En ĉi tiu kategorio estas 144 ŝercoj.
Kuracisto en sanitara konsultejo: „Mi ne sentas min bone, flegistino. Sed mi ne scias, ĉu mi estas malsana aŭ hipoĥondro.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Klientino en vestaĵvendejo: „Mi bezonas veston minimume je du numeroj pli grandan, por ke kuracisto kredu al mi, ke mi sekvas dieton.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Sinjoro doktoro, kion fari, kiam dormopiloloj ne efikos?
„Poste vi devos la tutan vesperon rigardi televidon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En kurso de la unua helpo: „Laŭ kio vi ekkonas, ke iu dronas?“
„Laŭ tio, ke li banas sin vestite.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Sinjoro doktoro, mi dankas al vi, ke vi kuracis mian megalomanion. Ekde tiu ĉi tempo mi estas ega, ideala, eĉ fenomena modelego de modesteco.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto al pacientino: „Ĉi tie mi skribis al vi recepton.“
„Sinjoro doktoro, ĉu ankaŭ vi ŝatas kuiri?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Kion? Kvin jarojn edziniĝinta kaj daŭre sen infanoj? Malvestiĝu!“
Pacientino honteme: „Ho ne, sinjoro doktoro, la unuan infanon mi dezirus havi kun mia edzo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Vi devas rezigni kafon, fumadon, virinojn, alkoholon, kaj ĉion, kio kolerigas vin.
Paciento: „Plej multe kolerigas min viaj paroloj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Vi devas manĝi multe da fiŝo, ili enhavas fosforon.“
Paciento: „Sed mi deziras saniĝi, ne lumi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En aviadilo oni anoncas per interna komunikilo:
„Ĉu estas kuracisto inter pasaĝeroj?“
Unu viro stariĝas kaj iras en pilotejon. Post iom da tempo nova anonco:
„Ĉu estas inter pasaĝeroj piloto?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto