Balbutanta viro venas al urologo. Tiu lin ekzamenas kaj konstatas:
-Via peniso estas konsiderinde tro longa, ni duonigu ĝin.
-Ĉ-ĉ-ĉu v-v-vere?
-Ĵes; estas mirinde, sed tio forigos via balbutadon.
Do, bone, la viro konsentas, kaj baldaŭ poste okazas la operacio, kiu iras tute glate. Post unu semajno tamen la viro revenas al la urologo dirante:
-Sinjoro kuracisto, de la operacio mi ne plu balbutas, tamen mia edzino estas seksume ne plu kontenta, kaj tio estas pli malbona ol la balbutado. Ĉu eblus iel malfari la mallongigon?
La urologo kapneas:
-T-t-tro m-m-malfrue!
Viro venas al urologo, kaj necesas ekzamenado.
-Kien mi metu mian kalsonon? demandas la viro.
-Vi povas ĝin meti tien, apud mian! respondas la urologo.
Viro havas ekzamenadon ĉe urologo. Tiu klarigas:
-Ne miru; kiam mi nun enigos miajn fingrojn en vian anuson, povos okazi pretervolaj erektoj.
La urologo eklaboras, kaj la viro diras:
-Ho, mi tamen nenion sentas.
Respondas la urologo:
-Uuu, ja ne temis pri vi!
Junulino venas al dentisto kun kapaŭskultilo sur la kapo.
La dentisto petas ŝin, ke ŝi deprenu ĝin, antaŭ ol ili komencos. Ŝi rifuzas.
Li denove petas tion. Ŝi denove rifuzas.
Do li mem kolere deprenas ĝin.
Post momento ŝi subite falas kaj estas senviva.
Li estas konfuza kaj volas ekscii, kio okazis. Do li surmetas la kapaŭskultilon kaj aŭdas: "Enspiro…elspiro…enspiro…elspiro…"
Kuracisto parolas al maljunulo: Vi devas ĉesi drinki.
majlunulo: Sed mi estas jam maljuna.
kuracisto: Por ĉesi drinki neniam estas malfrue.
maljunulo: Do mi ankoraŭ havas tempon!
Renkontiĝas tri usonaj ĥirurgoj kaj sin gloras per siaj atingoj.
Diras la unua: Al unu mia paciento forhakiĝis sep fingroj, sed mi alkudris ilin kaj pasintsemajne li pianludis en la operdomo!
Elpaŝas la dua: Tio estas nenio! Unu mia paciento perdis en akcidento ĉiujn membrojn, sed mi operaciis lin kaj en la pasintaj olimpiaj ludoj li gajnis medalon en naĝado!
Ridas la tria: Vi diletantoj! Unu mia paciento estis vakero, kiu tute ebria rajdis rekte sub la radojn de kamiono. Restis nur lia pugo kaj la kolhararo de lia ĉevalo, sed mi ĉion kunkudris kaj de 2017 li estas nia prezidento!