Post operacio vekiĝas paciento el narkota stato kaj aŭdas, kiel kurcisto laŭdas: „Operacio sukcesis, sangpremo kaj pulso estas nomalaj.“
Paciento: „Tio ĝojigas min, ke mi povas morti tiel sana.“
Haŭtkuracisto: „Fraŭlino, ĉi tie helpos nur razado kaj tiuj ruĝaj makuloj malaperos.“
Fraŭlino ektimante: „Tio estas terura, ĉu mi devas razi min?“
„Vi ne, sed via amanto devas razi sin.“
Kuracisto: „Kiam vi pagos al mi por la kuracado?“
Paciento: „Fakturon sendu al mia patro.“
La kuracisto: „Kial al la patro?“
La paciento: „Vi ja diris, ke mia malsano estas hereda.“
En diagnozejon enkuris kvarpiede paciento kaj mordis seĝpiedon. Kuracisto karesis lin surkape kaj diris: „Ĉi tie estas okulsekcio. En nervosekcion vi devas iri simuli unu etaĝon pli supren!“