Lernejo
En ĉi tiu kategorio estas 114 tekstaj ŝercoj.
Unu soldato diras al sia kunulo:
- Aŭskultu min, mi ion pripensis... Primoku ni pri nia batalionestro?
- Eble, sufiĉas? Ni jam primokis la dekanon!
La patrino trovas Joĉjon, kiu staras nudpiede en pelvo plena je malvarma akvo.
"Kion ci faras?" - ekkrias ŝi.
"Mi? - respondas Joĉjo - "mi prenas malvarmumon por ne iri al la lernejo."Fonto: Rido Sanigas
La instruisto:
«Tio, kio estas mia, estas via » : kiu diris tiujn ĉi belajn vortojn ?
La lernanto:
Certe iu, kiu nenion posedis.
Armeo estas ĉio, kio iras kaj veturas en verda koloro.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Dum leciono li kondutas kiel dum paŭzo. Dum paŭzo li kondutas kiel dum leciono.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Mi jam scipovas ludi ĉion, krom dueto.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Per sia kantado li intence malhelpadis lecionon pri kantado.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Li regule venadas al la lernejo neregule.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Franĉjo ellernis naĝi tiel rapide, ke apenaŭ li komencis, jam devis fini.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En la arbaro ni trovis multe da nemanĝeblaj fungoj, do ni lasis ilin tie al bestoj kaj arbar-gardisto.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto