Ĉefpaĝo » Kategorioj » Lernejo
Lernejo
En ĉi tiu kategorio estas 116 ŝercoj.
Kiam mia frato estas laboronta, sentas sin malforte.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Libera estas homo, al kiu mankas edzino.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Taglumo estas pli bona ol la artefarita, ĉar ĝi estas senpaga.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Amiko havas ŝvelan vangon, ne pro dento, sed pro mano.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Instruisto de kemio demandas: „En kio ni fluidigas grasojn?“
Lernanto: „En poto.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Joĉjo, ja vi havas terure malbonajn notojn!“
„Sed mi ja ne kulpas paĉjo, ilin skribis instruistino!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Instruisto: „Kial ni ne elkliniĝu el fenestro de vagono dum vojaĝo?“
„Por ke ni ne difektu telegrafajn kolonojn.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Estinta studento renkontas sian profesoron kaj demandas: „Kion vi nun faras?“
„Mi verkas libron. Mi resumas rezultojn de mia trijara esplorado.“
„Kiel ĝi nomiĝas?“
„Influo de luno je ov-demetemo de kokinoj.“
„Interese. Al kiuj rezultoj vi venis?“
„Ke luno je tio havas neniun influon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Muzikinstruistino admonas neatenteman lernanton: „Se vi ne ludos precize, mi diros al viaj gepatroj, ke vi havas talenton!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Instruistino: „Kio estas higieno?“
Lernanto: „Tio estas, se ni lavas nin pli ofte, ol ni devas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto