Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lernejo

En ĉi tiu kategorio estas 117 ŝercoj.

Ŝerco 1136

Instruisto: „Franĉjo, vi ĉiam venas al lernejo malfrue. Ĉu vi povas agordi vian vekhorloĝon?“
„Mi faras tion, sed ĝi sonoras, kiam mi dormas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1137

En lernejo: „Ĉu vi lernas hejme?“
„Jes.“
„Kaj kiom longe?“
„Ĝis la patro ekdormas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1138

Studento skribas hejmen: „Karaj gepatroj, sendu al mi purajn poŝtukojn, sed enpaku ilin tiel, ke ili ne makuliĝu de kolbasoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1139

Dancinstruisto al fraŭlino: „Mi instruos vin nun novan dancon. La unua figuro: deiru desur mia piedo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1140

Instruisto: „Ĉu vi povas diri al mi, kion prezentas via desegnaĵo?“
„Kiel Franĉjo falis de sur arbo.“
„Arbon mi vidas, forrompitan branĉon ankaŭ, sed Franĉjon ne.“
„Tiun jam forveturigis ambulanco.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.5000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1125

Instruisto: „Vi uzas en viaj respondoj tro multe da superfluaj vortoj. Miajn demandojn respondu koncize –jes- aŭ –ne-. Do: kio estas vapormaŝino?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1126

Demandas avo knabeton de unua klaso: „Kial vi ne deziras viziti lernejon?“
„Kion mi faru tie, kiam mi scipovas nek legi, nek skribi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (4 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1127

En lernejo: Kio estas pluralo de la vorto vagono?“
„Trajno.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1128

Suspiras Franĉjo: „Mi dezirus vivi en epoko de Karolo la Kvara. Historio finiĝus sur la trideka paĝo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1129

En lernejo: „Kial akvo estas tiom grava?“
„Se ne ekzistus akvo, ni ne lernus naĝi kaj ni ĉiuj dronus.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo