Ĉefpaĝo » Kategorioj » Lernejo
Lernejo
En ĉi tiu kategorio estas 117 ŝercoj.
Instruistino: „Kio estas higieno?“
Lernanto: „Tio estas, se ni lavas nin pli ofte, ol ni devas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En lernejo: „Ĉiuj ellernis poemon, nur vi ne. Pune vi lernos ĝin ĝis morgaŭ kvinfoje.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kian formon havas Italio?“
„Ĝi havas formon de gumboto.“
„Kial de gumboto kaj ne de boto?“
„Ĉar ĉrikaŭ ĝi estas akvo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En lernejo: „Ĉion vi faras malrapide. Ĉu vi entute kapablas fari ion rapide?“
„Memkompreneble. Mi rapide laciĝas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Profesoro: „Kiuj viroj rimarkinde ŝanĝis historion de Francio?“
Studento: „Historiistoj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Instruisto: „Kio okazas dum suneklipso?“
Lernanto: „Rigardas tion multe da homoj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Inter amikoj: „Mia edzino lernas pianludi, mia filino lernas violonludi.“
„Kaj kion lernas vi?“
„Paciencon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Instruisto: „Se vi ne havas violkoloron, kiamaniere vi atingos ĝin?“
Lernanto: „Mi pruntoprenos ĝin de mia samklasano.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Instruistino: „Kial vi ne subskribis vian skribekzamenon?“
Lernanto: „Čar vi diris al ni, sinjorino instruistino, ke anonimajn leterojn oni neniam legu.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En lernejo oni skribis ekzamenon pri la temo: „Kiel vi travivis ĉi jarajn feriojn?“
Plej rapide finis Franĉjo, kiu skribis: „Dankon, bone.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto