Stranga familinomo Jaro 2018, Germanio. Polico haltas ulon por kontroli dokumentojn, unu policisto diras al alia: — Rigardu, Ahmed, kiel stranga familinomo: Müller.
Kiel distingi Nordan Koreion de Suda Koreio Sufiĉas rigardi muskon sur trunkoj de arboj. Se homoj ĝin manĝas, tio estas Norda Koreio.
Rusa ŝerco Moskvano telefonas al sia kuzo en Siberio: — Ivan, ĉu estas malvarme ĉe vi? — Ne, estas normale, eble -15°C. — Ĉu? Ili diris en la televido, ke estas -40°C en Novosibirsk. — Ah! Ekstere, eble…