Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Naciecoj

En ĉi tiu kategorio estas 39 ŝercoj.

La Perfekta Internacia Lingvo

Fonto

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Naciecoj

Skotoj

Du skotoj babilas:
- Imagu, naskiĝtago kaj eĉ nomtago de mia edzino estas en sama tago Kristnaske.
- Ba! Kia hazardo!
- Tio tute ne estas hazardo! Kion vi pensas, pro kio mi edziĝis ĝuste al ŝi?
4.0000/5 (7 voĉoj)
La Naciecoj, Viroj

Putino

Kial usona prezidento havas rektan telefonlinion al Kremlo? Por ke ĝi povu rapide alvoki putinon.
3.8000/5 (5 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Naciecoj, Politiko

Fremdlingvaj konoj

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Bestoj, Naciecoj

Irlandanoj

Kiom da terpomoj estas bezonataj por mortigi irlandanon?

0.
4.6250/5 (8 voĉoj)
La Naciecoj, Nigra humuro

Koncentrejo

Du germanoj interparolas:
Mia avo mortis en nazia koncentrejo.
-Ho ve, ĉu li estis komunisto?
Ne, li ebria falis de gardoturo.
4.4286/5 (14 voĉoj)
La Naciecoj, Nigra humuro

Ŝerco 263

Ĉar la kato ekĝenis la portugalon, li decidis malaperigi ĝin. Unue, li metis la katon en sian aŭtomobilon, veturis dum dek minutoj tra la urbo kaj forlasis la katon. Tamen, kiam li alvenis hejmen, li vidas la katon antaŭ la pordo de la domo. Tre kolere, li metas denove la katon en la aŭtomobilon, sed ĉi-foje li veturis tra la tuta urbo dum unu horo. Vespere, li telefonas al sia edzino:
- Maria, estas mi: Manuel! Ĉu la kato revenis?
- Jes, ĝi estas ĉi tie.
- Do, donu la telefonon al la kato por ke ĝi instruu al mi kiel oni revenas hejmen!
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Naciecoj

Ŝerco 262

La portugala sciencisto konigas al la mondo:
- Mi ĵus inventis pilolon kiu sensoifigas onin.
- Sed, kiel ĝi funkcias?
- Simple: englutu ĝin kun glaso da akvo!
2.6000/5 (5 voĉoj)
La Naciecoj

Piloto

Kiel oni nomas arabon, kiu pilotas aviadilon?

Piloto.
4.0000/5 (1 voĉo)
La Naciecoj, Stultaj ŝercoj

Kontraŭuloj de Esperanto

Renato Corsetti transdonas la oficejon de UEA al Probal Daŝgupta. Post la formalaĵoj ili kunsidas kaj babilas. Iam Corsetti demandas: "Probalo, ĉu en via lando ekzistas multaj homoj, kiuj decide neniam lernus Esperanton?" - "Jes," respondas Daŝgupta, "mi eĉ taksus ilian nombron je minimume 500 milionoj!" - Respondas Corsetti: "Nu bone, pli-malpli tiom, kiom en Eŭropo."
2.6000/5 (5 voĉoj)
La Naciecoj, Politiko