Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Ŝerco 263

Ĉar la kato ekĝenis la portugalon, li decidis malaperigi ĝin. Unue, li metis la katon en sian aŭtomobilon, veturis dum dek minutoj tra la urbo kaj forlasis la katon. Tamen, kiam li alvenis hejmen, li vidas la katon antaŭ la pordo de la domo. Tre kolere, li metas denove la katon en la aŭtomobilon, sed ĉi-foje li veturis tra la tuta urbo dum unu horo. Vespere, li telefonas al sia edzino:
- Maria, estas mi: Manuel! Ĉu la kato revenis?
- Jes, ĝi estas ĉi tie.
- Do, donu la telefonon al la kato por ke ĝi instruu al mi kiel oni revenas hejmen!