Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Nigra humuro

En ĉi tiu kategorio estas 115 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1223

Iras du maljunuloj survoje kaj subite preter ili veturas per motorbiciklo senkapa viro. Ili iras plu kaj subite preterveturas alia senkapa viro. Post kvina ripeto diras unu maljunulo al la dua: „Provu meti la falĉilon sur duan ŝultron.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1206

„Najbaroj invitis nin en ilian kabanon. Ĉu ni iros?
„Memkompreneble. Ĉu vi scias, kiel ili ĝojus, se ni ne venus?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1207

Savinto: „Kial vi volis pendiĝi?“
„Mi sentis min terure malĝoje.“
„Ĉu vi opinias, ke surŝnure vi sentos vin pli ĝoje?!

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Nigra humuro

Ŝerco 1208

„Kiel longe vi eltenus esti sub akvo?“
„Ĝis tiu tempo, kiam oni trovus min.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1209

En zoologia ĝardeno kuŝas en unu kaĝo kune lupo kaj ŝafido. Iu vizitanto demandas mirigite: „Kiel vi tion atingis – lupo kaj ŝafido en unu kaĝo?“
„Simple. Ŝafidon ni donas trifoje tage frešan.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Nigra humuro

Ŝerco 1210

Knabeto demandas avinjon:
„Avinjo, kien vi iras?
„En tombejon, fileto.“
„Kaj biciklon kiu alportos reen?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1211

„Kiel vi fartas, amiko?“
„Tre bone. Mia edzino estas anĝelo.“
„Feliĉulo! La mia ankoraŭ vivas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1212

Viro kuŝas sur mortlito, li kalkulas jam tempon, kiu ankoraŭ restas al li kaj subite eksentas logan odoron de siaj ŝatataj kukoj. Li rekolektis lastajn fortojn, alrampas en kuirejon kaj manatingas unu kukon. Tiam alkuras edzino, batas lian manon kaj krias: „Lasu ĝin, ĝi estas por entombigo!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1213

Memmortigulo saltas el deka etaĝo. Li elsaltas kaj kalkulas etaĝojn:
„10, 9, 8, 7, 6, 5, 6, 5, 6, 5... stultaj ŝelkoj! “

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Nigra humuro

Timema taksiisto

Sinjoro en iu urbo prenas taksion. Li trankvile sidas en la fono kaj kontentas, ke la taksiisto entute ne estas babilema. Iam li rimarkas, ke ili veturas ne laŭ la plej rekta vojo al la celloko, do li por atentigi la ŝoforon fingre frapetas ties ŝultron.
Subite la taksiisto stridas, ŝiras la stirradon dekstren kaj maldekstren, kaj fine tute pala haltigas la aŭton vojrande.
La pasaĝero, same pala, demandas la ŝoforon: "Ĉu tiu tuŝeto vere tiom timigis vin?!"
La taksiisto respondas: "Mi tre petas pardonon, nur antaŭ tre mallonge mi havis transkapabligon al taksioj, antaŭe mi dum 20 jaroj ŝoforis en ĉerkoveturilo!"
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro