Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Nigra humuro

En ĉi tiu kategorio estas 142 ŝercoj.

Ne maltrankviliĝu

Fonto

4.8333/5 (6 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1224

„Kio estas maksimuma dikeco?“
„Kiam vi kuŝas sur plaĝo kaj Greenpeace ektiras vin en maron.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1225

„Kiel nomiĝas homo, al kiu mankas maldekstra okulo, maldekstra orelo, maldekstra mano kaj maldekstra kruro?“
„All right.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.4000/5 (5 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1226

„Ĉu vi scias, kio atendas ŝaktiston post morto?“
„Tri tagoj da libertempo kaj denove subteren.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1227

Kuŝas bopatrino sur mortolito, rigardas tra fenestro kaj diras al sia bofilo:
„Vidu, Rudko, rigardu la belegan tagon ekstere kaj kiel bele brilas la suno. Homo eĉ ne emas morti.“
Bofilo alkuras al fenestro, surtiras kurtenon kaj diras: „Ne distriĝu panjo, koncentriĝu.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (8 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1228

Avino falas el kvara etaĝo. Sube amasiĝas ĉirkaŭ ŝi multaj homoj. Venas ŝia nepo kaj demandas: „Avino, kio okazis?“
Avino: „Mi ne scias, mi ĵus alvenis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1214

Venas blindulo en vendejon, li prenas sian gvidhundon kaj ekturnas ĝin super kapo. Vendistino: „Dio mia, kion vi faras?“
Blindulo: „Mi nur trarigardas, kion vi havas ĉi tie.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1215

Iras viro de entombigo kaj renkontas unu amikon. Amiko demandas: „De kie vi iras?“
„Mi entombigis bopatrinon.“
„Kaj kial vi havas tiom gratvunditan vizaĝon?“
„Nu, vi scias, ŝi defendis sin...“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1216

Renkontiĝas du doktoroj en tombejo: „Do, kolego, ĉu vi ankaŭ faras inventaradon?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1217

Venas muntisto en malsanulejan ĉambron, kie estas ĉiuj pacientoj dependaj de spiratoroj. Post momento li diras al ili: „Profunde enspiru, mi iras ŝanĝi elektrajn sekurigilojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Nigra humuro