Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Patrinoj

En ĉi tiu kategorio estas 25 ŝercoj.

Geografio

Panjo, bv. pridemandi min pri geografio!
-Bone. Kiu estas la ĉefurbo de Germanujo?
Berlino.
Kaj la ĉefurbo de Aŭstrujo?
Berlino.
-Hm. Kaj la ĉefurbo de Polujo?
Berlino.
-Eĥ, kaj la ĉefurbo de Francujo?
Berlino.
-Ne plaĉas al mi diri tion, sed vi vere estas malbona en geografio, mia kara Adolf.
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Infanoj, Nigra humuro, Patrinoj, Politiko

(2) Kiam la komunistoj revenos

... ĉio tio estas bonega. Sed mi timas pri tio, kio okazos al vi, kiam la komunistoj revenos".
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Patrinoj, Politiko

Kiam la komunistoj revenos

Leonid Breĵnev ĵus iĝis la Ĝenerala Sekretario de Komunista Partio de Sovetunio. Li deziras, ke sia maljuna patrino fieru kaj ĝoju.
"Panjo, rigardu! Mi nun havas la plej grandan loĝejon de Moskvo!"
Tamen ŝi ne entuziasmas.

"Panjo, ni aŭtu iom!"
Li ĉirkaŭiras Moskvon kun ŝi per sia luksega aŭto.
"Bela aŭto, ĉu ne?"
Lia panjo videble ne ĝojas.

Breĵnev decidas montri al ŝi foton de sia plej bela daĉo.
"Kia rava domo, kia eksterordinara pejzaĝo cirkaŭ ĝi, ĉu ne Panjo? Kaj mi havas almenaŭ 4 aliajn daĉojn se vi ne ŝatas ĉi-tiun!"
Sed ŝi aspektas maltrankvile.
"Panjo, mi ne komprenas, kio estas la problemo"?
"Leonid, ĉio tio estas bo
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Patrinoj, Politiko

Pendigante pentraĵon

Sesjara Sandor kuras ploregante al sia patrino.
„Pendigante pentraĵon Paĉjo batis al si la dikan fingron!”
„Plej verŝajne tio ne estis tiom malbona” sonis la konsolanta respondo de la patrino. Granda knabo ne bezonas plori pro tia bagatelo. Pli bone estas ridi!”
„Jes, ĝuste tion mi faris”, singultis la sesjara knabo.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2010. Verkis Bob FELBY

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj, Patrinoj

Patrina lingvo

Kial la lingvo de popolo estas nomata „patrina lingvo”?

Ĉar malofte la patro rajtas paroli.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Lilia FABRETTO

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco, Patrinoj

Konkurso

Kiam vi Panjo venis al konkurso pri malbeleco, oni forsendis ŝin dirante "Neniuj profesiuloj!"
5.0000/5 (1 voĉo)
La Patrinoj

Adoptita filo

"Filo, vi estis adoptita."
"Ve, mi tion sciis! Mi volas renkontiĝi kun miaj biologiaj gepatroj!"
"Ni estas viaj biologiaj gepatroj. Tiuj novaj forprenos vin morgaŭ."
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj, Patrinoj

Matena surprizo

Papernoto sur tablo:
La matenmanĝon vi havas en la lavmaŝino.
Mi iris al psiĥiatro.
Panjo

Fonto: Zvolensko

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Patrinoj, Stultaj ŝercoj

Voli fraton

Panjo, mi ne plu volas fraton.
Silentu kaj manĝu!
4.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj, Nigra humuro, Patrinoj

Via Panjooo

Via Panjo estas tiel dika, kiam ŝi ŝnursaltis, ŝi trafalis rekte en la inferon.

Via Panjo estas tiel dika, ke ŝi bezonas Google Earth por havi foton de si.

Via Panjo estas tiel dika. Mi ekvidis ŝin ĉe la plaĝo, do mi forturnis min, sed ŝi estis ankaŭ post mi!

Via Panko trovis en rubejo spegulon kaj diris "Tian pentraĵaĉon ankaŭ mi forĵetus!"

Via Panjo estas kiel pico. Ronda, grasa, kaj kun fungoj.

Chuck Norris timas vian Panjon.

Via Panjo estas tiel malbela. Kiam ŝi rigardis al la spegulo, tiu diris "Eh, mi rezignas!"

Via Panjo laboras en malliberejo - kiel puno.

Via Panjo malbonodoras eĉ sur foto.

Kiam vi Panjo furzas, mefitoj aplaŭdas respekte.

Via Panjo estas tiel haroza, ke la Jetio faris de ŝi foton.
4.0000/5 (3 voĉoj)
La Patrinoj