Stalin prelegas antaŭ membroj de la komunisma partio. Subite iu laŭte ternas.
Stalin severe demandas "Kiu ternis?" - Neniu diras ion.
Stalin kolere ordonas: "Mortpafu la tutan unuan seĝovicon!"
Poste li demandas: "Kiu ternis?" - Neniu respondas.
"Mortpafu la duan vicon!" li krias.
Poste li redemandas "Kiu ternis!?" - Maljunulo sin anoncas: "Ternis ja mi..."
Stalin diras: "Do sanon, kamarado!" kaj pluprelegas.
Al la demando " kiom da homoj vi prizorgas?" unu civitano skribis: "2,1 milionojn da kontraŭleĝaj enmigrintoj, 4,4 milionojn da senlaboruloj, 900 milojn da krimuloj en 85 malliberejoj, 650 idiotojn en la parlamento kaj la tutan Eŭropan Komisionon."
La administrejo resendis al li lian deklaron kun rimarko, ke liaj respondoj ne estas akcepteblaj.
Koncerna civitano respondis per la demando: "Kial? Ĉu iun mi forgesis?"
La kandidato vizitis hospitalon de HIV-portantoj kaj, por impresi sian elektantaron, li ordonis al la flegistino por ke ŝi injektu en lian vejnon la HIV-viruson. La flegistino hezitis tion fari, sed li tiel insistis ke ŝi fine injektis la HIV-viruson en lian vejnon. Kiam ĉiuj forlasis la hospitalon, lia kampanja asesoro demandas konfuzita:
- Ĉu vi estas freneza?! Kial vi permesis ke oni injektu la HIV-viruson en vian vejnon?!
- Ha! Ha! Ha! Ne prizorgu! Mi estas uzanta kondomon!
Demando al Pola Radio: "Ĉu ĝustas, ke la pola parlamento hieraŭ unuanime rezoluciis favore al Esperanto?"
Respondo: "Jes, principe tio ĝustas. Sed ne estis hieraŭ, sed antaŭhieraŭ. Kaj ne estis unuanime, sed per 95%-a plimulto. Kaj ne estis favore, sed kondamne al E-o..."
Renato Corsetti transdonas la oficejon de UEA al Probal Daŝgupta. Post la formalaĵoj ili kunsidas kaj babilas. Iam Corsetti demandas: "Probalo, ĉu en via lando ekzistas multaj homoj, kiuj decide neniam lernus Esperanton?" - "Jes," respondas Daŝgupta, "mi eĉ taksus ilian nombron je minimume 500 milionoj!" - Respondas Corsetti: "Nu bone, pli-malpli tiom, kiom en Eŭropo."