Iu franciskano kaj iu jezuito estas pasiaj cigaredfumantoj.
La franciskano demandas sian konfesiganton: «Ĉu mi rajtas fumi, dum mi preĝas?»
La konfesiganto: «Kompreneble ne! Vi devas dediĉi vin tute al via preĝo.»
La jezuito demandas la saman konfesiganton: «Ĉu mi rajtas preĝi, dum mi fumas?»
La konfesiganto: «Kompreneble jes! Ja ĉiun agadon taŭge povas akompani preĝo.»
Kiam Eva deŝiris de la arbo la unuan pomon, Dio diris al ŝi jenon: Eva, pro tio vi pagos per via sango. Eva demandis: Ĉu mi ne povus pagi per pomonataj partopagoj?
Kiam Antisteno [disĉiplo de Sokrato] estis enkondukita en la Orfajn Misterojn, kiuj, kontraste al la ŝtata religio, promesis al siaj sekvantoj vivon post morto, la pastro priskribis al li per entuziasmaj vortoj la komfortojn kaj ĝojojn, kiuj atendus lin en la submondo. „Do, kial vi ne mortas tuj?“ respondis la filozofo kun skeptika ironio.
Fonto: Diogeno Laertio, La Vivoj kaj Opinioj de Famaj Filozofoj
Adamo kaj Evo estis solaj sur la Tero. Kaj tamen, unu tagon - neniu scias, de kie - venis tria homo. Li estis viro. Videble. Kaj li diris al Adamo:
"Mi tre dezirus pasigi unu duonhoron kun via edzino. Ĉu vi bonvolas doni ŝin al mi?"
"Doni?" miris Adamo. "Doni? Certe ne! Sed, se temas nur pri unu duonhoro, vi povas lui ŝin."
"Lui ŝin? Jen bona ideo!" ekĝojis la tria homo, kaj kun plezuro li konstatis:
"Kiel simple kaj senkonflikte! Jam komenciĝis la progreso!"
"Jes", konkludis Adamo, "progreso dank' al... Evoluo!"
Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!
En la sino de avoĉjo sidadas nepineto kaj rigardadas la faltojn de la maljunulo:
– Kio estas tiuj aĵoj sur via vizaĝo, avĉjo?
– Faltoj.
– Kaj ĉu ilin donis Dio al vi?
– Jes, li kreis min jam antaŭlonge.
La knabineto palpadas sian propran vizaĝon:
– Ĉu ankaŭ min kreis Dio?
– Jes, sed vin antaŭ nelonge.
– Laŭ tio Dio estas nun jam multe pli lerta, ĉu?
Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2011. Esperantigis: Imre SZABÓ
Estis en la praarbaro du ĉasistoj. Subite ili ekvidas grandan leonegon starantan en senarbejo. Unu ĉasisto forkuris en la praarbaron, dum la alia genufleksis, petegante Dion, ke la leonego ne malsatu. Levante sian kapon li vidis, ke ankaŭ la leonego sidas kaj preĝas.
Diris la ĉasisto: „Ĉu ankaŭ vi preĝas al Dio?”
La leonego: „Ne, mi nur diras mian manĝopreĝon!”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2007. Verkis Bob FELBY