La viro malfruis por partopreni gravan kunsidon. Por plimalbonigi la situacion, li ne trovis vakan lokon por parki sian aŭtomobilon. Afliktegita, li tuj preĝis:
- Ho, Dio, se vi disponigos nun vakan lokon por mi, mi promesas ke ĉiudimanĉe mi iros al la meso, dum mia tuta vivo!
Tiam, subite aŭtomobilo forlasas lokon kaj foriras. Pli trankvila, li parolas:
- Forgesu, Dio, mi jam trovis vakan lokon!
Dio volis scii kiom da bonaj homoj ekzistas sur la Tero. Tiam, Li sendis anĝelon por fari la serĉesploradon. Kiam la anĝelo revenis, Dio analizas la rezultaton: 5% estas bonaj kaj 95% estas malbonaj. Prizorgita pro la rezultato, Dio solvas sendi leteron al ĉiuj bonaj homoj por kuraĝigi ilin daŭre esti virtaj. Ĉu vi volas scii, kio estas skribita en la letero?!... Bedaŭrinde, mi ankaŭ ne ricevis ĝin!!!
La buso plena je monaĥinoj falis en la abismon kaj ĉiuj monaĥinoj mortis. En la pordo de la ĉielo Sankta Petro ordonas ke ili restu en vico kaj demandas al la unua monaĥino:
- Ĉu vi jam tuŝis viran generan organon?
- Mi tuŝis ĝin apenaŭ per mia fingro!
- Do, lavu vian fingron en ĉi tiu pelvo kun akvo benita kaj eniru en la ĉielon. Kaj vi? Ĉu vi jam tuŝis viran generan organon?
- Mi tenis ĝin per mia tuta mano!
- Do, lavu vian manon kaj eniru en la ĉielon.
Subite, la lasta monaĥino de la vico interrompis dirante:
- Se mi devas gargari, do lasu min tion fari antaŭ ol la aliaj monaĥinoj lavos siajn postaĵojn!!!
La pastro, la pastoro kaj la rabeno interŝanĝas opiniojn pri la destino de la mono oferdonita dum la ceremonioj. Unue, la pastro klarigas:
- Mi desegnas cirklon sur la grundo kaj ĵetas la monon supren. La mono kiu falas en la internon de la cirklo, apartenas al Dio, kaj la mono kiu falas ekstere, estas mia.
La pastoro ankaŭ klarigas:
- Mi ankaŭ desegnas cirklon, sed mi faras la kontraŭon: la mono kiu falas ekstere, apartenas al Dio, kaj la mono kiu falas en la internon, estas mia.
Fine, la rabeno klarigas:
- Mia metodo estas tia: mi ĵetas la monon supren. Tio kion Dio sukcesos preni, estas Lia!
Dio solvis procesi la diablon pro ĉiuj malbonoj kiujn li kaŭzis al la homaro. Kiam la diablo eksciis pri Lia intenco, li ridegis kaj diris:
- Vi povas procesi min, sed mi dubas ke vi trovos bonan advokaton en la ĉielo!!!
La viro tediĝis vivi en la ĉielo kaj solvis viziti la inferon. Tiam, la diablo montris belajn lokojn kaj virinojn al li. Unu jaron poste la viro tediĝis denove en la ĉielo kaj solvis loĝi definitive en la infero. Sed, ĉi-foje, la diablo havigis suferon al li. Surprizita, li demandas al la diablo:
- Kie estas la belaj lokoj kaj virinoj?
- Nu! Turismo estas turismo, sed enmigrado estas alia historio!
Eva demandas al Adamo:
- Kial ĉiutage vi alvenas malfrue hejmen?
- Ne prizorgu, Eva! En la tuta paradizo ekzistas apenaŭ mi kaj vi.
- Vi tute pravas, Adamo. Do, venu dormi.
Sed kiam Adamo ekdormis, Eva eknombras ĉiun ripon de Adamo!
La viro mortis kaj iris al la ĉielo. Tie, li renkontis Dion kaj tuj demandis:
- Dio, kio estas mil jaroj por vi?
- Nu! Mil jaroj por mi estas unu sekundo.
- Kaj kio estas unu miliono da realoj por vi?
- Nu! Unu miliono da realoj por mi estas unu centavo.
- Donu unu centavon al mi, Dio!
- Jes, mia filo. Atendu nur unu sekundon.