Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Restoracioj

En ĉi tiu kategorio estas 43 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1232

Kelnero en restoracio al gastino: „Estimata sinjorino, ni havas ankaŭ limakojn.“
„Mi scias, hieraŭ unu priservadis min.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1233

Kelnero: „Sinjoro, tiu ĉi tablo estas rezervita.“
Gasto trankvile: „Bone, forportu ĝin kaj alportu al mi la liberan.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Ŝerco 1234

Estro al kelnero: „Ĉu tiu duopo ĝis nun elektis nenion al si?“
Kelnero: „Ne, ŝi kalkulas kaloriojn kaj li monon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Restoracioj