En trinkejo de la Empire State Building, en Novjorko, virino drinkadas. Viro eniras la trinkejon, drinkadas, kaj la malsobra virino komencas babili kun li.
"Ĉu vi scias, ke ekzistas magia trinkaĵo, kiu donos al vi eksterordinarajn povojn?"
Li eliras likvujon el sia jako, kaj trinkas iom da ĝia enhavo. Tiam li kuras, frakasas fenestron kaj saltas. Anstataŭ fali, li flugas, ĉirkaŭiras la turon, kaj finfine revenas al la trinkejo per la truo en la fenestron.
Kompreneble, la virino estas ege impresigita.
Ŝi deziregas provi tiun magian trinkaĵon. Ŝi ŝtelas la likvujon kaj trinkas la tutan enhavon. Ŝi kuras, saltas per la truo, falas kaj mortas.
"Fek'..." diras la viro. "Mi forgesis averti ŝin, ke mi estas Superman!"
Geedzoj vespermanĝas en restoracio.
Subite ŝi makulas sian bluzon kaj ekkrias: "Mi aspektas kiel porko!"
Li respondas: "Jes. Kaj krome vi makulis la bluzon."
Vampiro venas en vampiran trinkejon kaj mendas glason da sango. Koktelisto donas ĝin al li.
Poste venas alia vampiro kaj mendas glason da sango. La koktelisto donas ĝin al li.
Poste venas alia kaj la koktelisto demandas: "Ĉu ankaŭ glason da sango?"
"Ne. Por mi panon, mi petas. Ĉe stratangulo estas trafikakcidento. Mi malsekigados.
En restoracio: „Kelnero, ĉu vi havas ankoraŭ ion por manĝi?“
„Bedaŭrinde ne plu.“
„Do alportu al mi almenaŭ bieron.“
„Bedaŭrinde, bieron ni servas nur al manĝajo.“