Klarvidulo diras al viro:
- Vi estas patro de du infanoj.
- Ĉu vi certas? - ridas viro kaj klarigas:
- Mi estas patro de tri infanoj.
- Ĉu vi certas? - ridas klarvidulo.
Post kelkaj monatoj da pasia rilato knabino demandas sian koramikon:
- Ni konas unu la alian jam tiom longe. Ĉu ne venis tempo por ke mi ekkonu vian familion?
- Kiel vi volas, kara. Sed nun tio ne eblas, ĉar mia edzino kun infanoj estas ĉe bopatrino.
Freŝe geedziĝinta paro en hotelo:
- Mi petas ĉambron por unu tago. - diras juna edzo.
- Vi devas esti feliĉa - palpebrumas pordisto al edzino - kutime li prenas ĉambron nur por horo.