Virinoj
En ĉi tiu kategorio estas 128 tekstaj ŝercoj.
La edzino, leginte en jurnalo la priskribon de virinrabo:
- Mi volus vidi ke iu kuraĝus forporti min!
La edzo: - Ha, eĉ mi volus .Fonto: Rido Sanigas
Rusa proverbo:
«Kiam virinoj babilas, ranoj povas silenti, ĉar ilin oni ne aŭdas».Fonto: Rido Sanigas
Ne ĉiam virino havas lastan vorton, ĉu vere?
Ho, ne; kelkfoje ŝi parolas kun alia virino.Fonto: Rido Sanigas
En salono.
Sinjorino parolas pri sia aĝo:
Ĉu ne estas vere - ŝi diras al sia edzo - ke mi havas apenaŭ tridek jarojn ? Vi scias tion.
Jes. Kiel mi ne povas tion scii ? Estas jam tiom da jaroj, ke vi diras al mi tion!Fonto: Rido Sanigas
Kiam sur strato falas graveda virino, ĉiuj bedaŭras infaneton, nur ŝi ŝtrumpojn.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En sukeraĵejon venis juna virino: „Kiu deserto havas malplej multe da kalorioj?“
Vendistino: „Ĉi tiu.“
„Do enpaku al mi dek pecojn.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Mi aĉetis al mi bonegajn ŝuojn.“
„Ĉu ili estas komfortaj?“
„Mi ne scias, mi ne sukcesis surmeti ilin.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Diras fraŭlino: „Ĉi matene mi sentis min tiel malbone, ke se mi ne estus veninta al frizistino, certe mi irus al kuracisto.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kiel mi hodiaŭ, en la dua datreveno de nia konatiĝo, plej multe ĝojigus vin, karulo?“
„Per du horoj da silento.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Ĉu havas via edzino iun kroman okupon?“
„Jes, ŝi serĉas klaĉojn en la tuta ludomo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto