Ĉefpaĝo » Kategorioj » Virinoj
Virinoj
En ĉi tiu kategorio estas 128 tekstaj ŝercoj.
Koleras edzino: „Al naskiĝtago vi donacis al mi peltmantelon, al festotago denove peltmantelon kaj al Kristnasko ankaŭ peltmantelon. Ĉu vi havas nenian fantazion?!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Karulino, kiel nomiĝas tiu manĝo, kiun mi ĵus manĝis?“
„Ĉu ĝi al vi tiom bongustis?“
„Ne, sed se oni demandus min en hospitalo...“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Sinjorino, kiom da infanoj vi havas?“
„Tri.“
„Kiel ili nomiĝas?“
„Franĉjo.“
„Ĉu ĉiuj?“
„Jes, Franĉjo Novák, Franĉjo Vondra kaj Franĉjo Dvořák.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Ĉu vi kapablas imagi virinon, al kiu viro rakontus dum mil kaj unu nokto fabelojn?Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Ĉiam mi havigas en banloko ion novan. Pasintjare tio estis vesto, ĉi jare ĉi tie Peĉjo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kiam estas virinoj kune, ili klaĉas. Kiam estas viroj kune, ili informas sin.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kiam sidas sur sofo viro, li regeneras sin. Kiam sidas sur sofo virino, ŝi malzorgas la mastrumaĵon.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Inter du maljunaj virinoj: „Mi malamas tiujn arogantajn knabinojn. Ili estas tiel abomene junaj!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
La plej bona edzino estas tiu, kiu estas al sia edzo fidela kaj ĉe tio ŝi estas al li agrabla kvazaŭ ŝi trompus lin.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Ĉu vi konas iun, kiu kapablas fari el malnova ŝranko malgrandan ŝranketon por laboriloj?“
„Jes, mia edzino. Tiu kapablas noktomeze fari el geedza lito oratortableton.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto