Virinoj
En ĉi tiu kategorio estas 128 tekstaj ŝercoj.
Fraŭlino post iom da tempo de kantlernado:
„Ĉu mi jam povas kanti publike?“
„Jes, se tie kantos amaso da homoj samtempe, vi povas trankvile aliĝi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Pli aĝa fraŭlino en kompanio: „Ĉu vi scias, kiom mi aĝas?“
Ĝentlemano: „Mi ne scias, sed vi kuraĝe toleras tion.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kion faras via edzino?“
„Ŝi kantas.“
„Kaj via knabo?“
„Li ankaŭ kriegas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Inter amikoj: „Mia edzino pasintsemajne jubileis kvardekan naskiĝtagon.“
„La mia festas la kvardekjariĝon jam la kvinan jaron.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino al la edzo: „Post kiam vi finos la kurson, ĉu vi skribos stenografie tiel rapide, kiel mi parolas?“
„Jes, sed ne tiel longe.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Fraŭlino, kial vi rigardas min tiel, kvazaŭ vi havus liberan loĝejon?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Diras junulo al amiko: „Hieraŭ mi estis invitita al familio de mia karulino. Nun mi jam scias, kial ĉiuj antaŭ tagmanĝo preĝas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kiel plaĉas al via edzino en la nova loĝejo?“
„Unue ŝi ne povis kutimiĝi, sed nuntempe estas ĉio bone. Ŝi jam kverelis kun ĉiuj najbarinoj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Virinoj estas demonoj, kiuj tra pordego de paradizo lasas nin eniri en inferon.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Mia edzino scipovas pardoni,“ fanfaronas viro.
La alia: „Mia ankaŭ, sed estus bone, ke ŝi nur tiel ofte ne ripetu, kion ĉion ŝi pardonis al mi!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto