Mateno. Edzo kun postebrio kaj ofendita edzino sidas komune ĉe tablo. Morna silento. Finfine edzino krias:
- Hieraŭ vi revenis tute ebria!
- Mi? Mi ne estis tiom ebria.
- Ne? Do kiu hieraŭ petis sur genuoj duŝon en banĉambro por ke ĝi ĉesu plori?
En lito viro kun virino brakumas unu la alian.
Virino: Kara, ni promesis unu al la alia eternan fidelecon. Sed mia edzo diris al mi, ke li vidis vin promenante kun via edzino man-en-mane!
Parolas du amikoj:
- Ĉu vi plu estas fianĉiĝinta kun Manjo?
- Ne, ŝi lasis min antaŭ monato. Ŝi diris, ke mi estas malriĉa.
- Sed kial? Ĉu vi ne diris al ŝi, ke vi havas riĉan onklon.
- Mi diris - nun ŝi iĝis mia onklino.
Edzo diras al edzino:
- Mia kara, mi devas konfesi, ke ĉiam, kiam ni seksumas, mi pensas pri aliaj virinoj.
Edzino:
- Vi estas terura. Mi ĉiam, kiam seksumas kun aliaj viroj, pensas pri vi.
Staras nuda viro malantaŭ spegulo kaj longe rigardas sin. Longe ne razita, laca vizaĝo, dika ventro, ruĝaj okuloj pro drinkado. Poste li direktas rigardon al angulo de la spegulo, kie videblas belega juna knabino kuŝanta sur lito.
Viro ankoraŭ foje rigardas sin mem kaj diras:
- Kiel eblas ĝis tia grado ami monon...
Knabo demandas knabinon:
- Ĉu iu iam diris al vi, ke vi estas bela?
La knabino ruĝiĝante diras:
- Ne…
- Nu, vidu kiel ĉiuj estas honestaj - konstatas la knabo.