Duŝo Mateno. Edzo kun postebrio kaj ofendita edzino sidas komune ĉe tablo. Morna silento. Finfine edzino krias: - Hieraŭ vi revenis tute ebria! - Mi? Mi ne estis tiom ebria. - Ne? Do kiu hieraŭ petis sur genuoj duŝon en banĉambro por ke ĝi ĉesu plori?