Aviadilo estas kraŝonta, la motoroj ne funkcias kaj la tragedio estas neevitebla. Subite unu pasaĝerino stariĝas de sia seĝo kaj ekkrias: Se ni devas morti, mi volas farti, ke mi estas virino!
Ŝi detiras sian ĉemizon kaj daŭrigas: Ĉu estas ĉi tie iu viro, kiu tuj sentigos min virino?
Unu viro prompte leviĝas, demetas sian ĉemizon kaj diras: Jen, gladu ĝin!
Viro sidanta en kafejo ekvidas belan junulinon, kiu tutsole eksidas kaj sendecide ĉirkaŭrigardas. Li do iras al ŝi kaj demandas:
-Ĉu mi rajtas inviti vin al trinkaĵo?
Sed ŝi per laŭta voĉo, kiu atentigas la aliajn gastojn, respondas:
-Kiel? Ĉu en vian hotelĉambron?
-Ne, pardonu, eble vi miskomprenis min, mi volis proponi al vi nur kafon, ĉi tie.
-(denove laŭte) Ĉu vere en vian hotelĉambron?!
Kun granda embarasiĝo kaj honto la viro reiras al sia sidloko. Post minuto tamen la junulino venas al li kaj klarigas afable:
-Mi petas vian pardonon, ke mi tiel embarasis vin. Mi estas studanto de sociologio, kaj tio estis eksperimento por ekscii, ĉu kaj kiel reagas la aliaj gastoj je tia ekkrio.
Tiam la viro por sekunda gapas kaj kun nekredemo vokas:
-Kiom? Ĉu vere 150 spesojn?!
Patro: „Kiam mi havis 20 jarojn, mi studis kaj ne kuradis post knabinoj!“
„Sed patro, tio estas alie...“
„Silentu! Kiu estas ĉi tie patro?!“
„Ambaŭ, patro, ambaŭ...“
En vendejo estas viro kun krianta bebo: „Alberto, trankviliĝu, ĉio estos bona, nur paciencon.“
Vendistino: „Tio estas bonege, ke vi parolas kun via fileto kiel kun plenkreskulo. Tiel elkreskos el li pacienca, egalanima homo.“
Viro: „Sinjorino, vi eraras. Mi estas Alberto!“