Diras direktoro al sia amiko: „Antaŭ nelonge mi venis hejmen iel enpensiĝinta kaj kiam mia edzino deziris novan vestaĵon, mi respondis: ,Jes, karulino, sed unue ni finos tiun diktaĵon.‘ “
„Karulino, ĉi nokte mi sonĝis, ke mi perdis vin en montaro dum terura neĝŝtormo.“
„Ho, kiel romantika! Kaj kiel vi trovis min?
„Kiu diras, ke mi serĉis vin?“
Plendas sinjoro Novák: „Estas terure, kiel homo ŝanĝiĝas dum jaroj. Iam, kiam mi logis koleginon, mi timis, ke ŝi rifuzos. Kaj nuntempe mi timas, ke ŝi povus jesi.“
Viro fanfaronas inter amikoj: „Perfekte mi dresis la edzinon. Ĝuste je la dek dua devas esti tagmanĝo sur la tablo.“
„Kaj kiam vi malfruas?“
„Do mi estas sen tagmanĝo.“