Ĉefpaĝo » Kategorioj » Viroj
Viroj
En ĉi tiu kategorio estas 135 tekstaj ŝercoj.
„Kion vi havas sur la frunto?“
„Temposignon.“
„???“
„Hieraŭ mi ne venis ĝustatempe hejmen.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Ideala viro estas galanta ankaŭ al sia propra edzino.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Mi aŭdis, ke Manjo konfesis al sia fianĉo ĉiujn siajn amaventurojn.“
„Tio estas fantasta kuraĝo!“
„Ĉu kuraĝo? Tio ne, sed kia fantasta memoro!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Edzo ĉe fotisto: „Ĉi tie mi havas foton de via edzino.“
„Vi ŝajne fotis tion per centono de sekundo, ĉu?“
„Kial?“
„Ĉar ŝi havas fermitan buŝon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.6667 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Profetistino al kliento: „En proksima tempo vi havos gefianĉiĝon, sed iu virino malhelpos al vi.“
„Mia edzino, tiu miksiĝas en ĉion.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Galanta viro estas tiu, kiu neniam forgesas naskiĝtagojn de siaj amikinoj, sed ĉiam, kiomajn naskiĝtagojn ili havas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Mi vidis en iu filmo, kiel senvestiĝis apud fiŝlago kvin aktorinoj samtempe.“
„Tio estis maldeca ago de reĝisoro.“
„Jes, mi ne sciis, kiun unue mi rigardu.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.3333 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Viro: „Sinjoro, vi nomis min idioto. Ĉu vi spritis aŭ diris tion serioze?“
„Tute serioze.“
„Bone tiukaze! Tiajn spritaĵojn mi ne toleras.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Knabino: Panjo, kial mia frato havas nur unu penison?
Patrino: Kara, ĉiu viro havas nur unu.
Knabino: Sed Paĉjo havas 2. Unu, malgrandan, per kiu li pisas, kaj alian, grandan, per kiu li purigas la dentojn de la najbaro.
La edzino furioze atakas edzon ĵus alvenintan hejme:
- Aĉa fiulo! Kiel aperas virina kalsoneto en via poŝo?
La edzo malvarme:
- Ĝin redonis la najbaro. Hieraŭ vi lasis ĝin ĉe li.